2015 — VERKAMI: 5 years of crowdfunding
×
Project in CatalàEsperanto

Project description

Ni atingis la unuan sumon, 6.000 eurojn!!
KORAN DANKON al ĉiuj kontribuintoj, mecenatoj kaj diskonigintoj!!
Restas al ni MALMULTAJ HOROJ por atingi 10.000 € kiuj permesos plenumigi la tutan projekton. Ĉu ni kapablos?


Ni konservu la memoron de la kataluna esperantismo
BIBLIOTEKO-ARĤIVO PETRO NUEZ
Ni dignigu pli ol 100 jarojn de Esperanto-historio en Katalunio

La Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez ( BAPN ) estas la biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA), enskribita en la registrejo pri specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio.

La kolekto de la BAPN enhavas pli ol 3000 librojn kaj ankaŭ diversajn revuojn kaj periodaĵojn, pedagogian materialon, kongresafiŝojn kaj la arĥivojn de Kataluna Esperanto-Asocio kaj de la Centro de Esperanto de Sabadell (CES) –sendube la plej aktiva esperanto-centro el Katalunio post la Hispana Enlanda Milito. Ekde ĝia fondiĝo en 1952, CES gastigas la BAPN-n.

La BAPN-kolekto riĉiĝis kun donacoj de novaj elstaraj katalunaj esperantistoj kiaj Petro Nuez, kies nomon honorigas la biblioteko-arĥivo; Delfí Dalmau i Gener, Manel Casanoves i Casals, Frederic Pujulà i Vallès, Jaume Grau i Casas, Ramon Fernández Jurado, Lluís Armadans, Josep Alberich kaj Tomàs Alberich.

Ĉiuj ĉi libroj, eldonaĵoj kaj arĥivaĵoj estas altvaloraj por la historio de la kataluna esperanto-movado, kaj ili bezonas taŭgan kaj dignan ejon. La paso de la tempo kaj la sinksekvaj donitaĵoj igis la nuntempan ejon netaŭga kaj nesufiĉa. Endas, do, adapti spacon en la sidejo de Kataluna Esperanto-Asocio, kiu estas samtempe la sidejo de la Centro de Esperanto de Sabadell, por protekti tiun heredaĵon, per starigo de bretaro laŭnorma. Samtempe, dum la transportado, estas necese klasifiki kaj katalogi la librojn, la revuojn kaj la dokumentojn, por faciligi la konsultadon kaj samtempe konservi ĉion ĉi kiel eble plej taŭge por biblioteka kaj arĥiva kolekto.

Nek Centro de Esperanto de Sabadell nek Kataluna Esperanto-Asocio havas financajn rimedojn por investi en tiu infrastrukturo. Kataluna Esperanto-Asocio prenis la taskon kunordigi kaj garantii tiun projekton kiu permesos, ke la BAPN iĝu ejo, en kiu la BAPN-kolekto bone konserviĝu kaj en kiu ĝi estu konsultebla per la fakuloj pri la kataluna esperantismo, kaj alirebla al ĉiuj homoj interesiĝintaj pri la esperanto-movado.

estat actual de la BAPN
Aktuala stato de la BAPN

Tiel do, por la unua fojo, ni prezentas projekton al VERKAMI por atingi kaj kolekti la bezonatan monon, por realigi la novan BAPN-n. Krome, estas la unua fojo ke VERKAMI, —kies nomo estas esperanta neologismo kreita el la vortoj verko kaj ami— lanĉas projekton en la internacia lingvo Esperanto, cele al serĉado de internaciaj mecenatoj.

Ni ne permesu, ke la esperantista heredaĵo de Katalunio difektiĝu! Kunlaboru kun la renovigo de la Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez! BAPNU!


Koran dankon!


Kion ni faros per viaj donacoj

Se ni sukcesas atingi 6000 eŭrojn, en la unua fazo de la projekto, per viaj donacoj ni aĉetojs kvar bretarojn BBL shelving systems for libraries kaj ni pretigos la plankon de la ejo. Bv. ankaŭ konsideri, ke parto de la donacoj utilos al esencaj elspezoj de la projekto kiel bankokostoj, taksoj kaj 5%-a komisio al Verkami.

Prestatgeries

Se ni sukcesas plenumi tiun unuan fazon kaj ni atingas pli da mono, tio permesus al ni lanĉi duan fazon (4000-eŭran) por aĉeti pliajn bretarojn (ideale ni devus entute aĉeti ses), kaj tablon kaj novajn seĝojn por uzantoj de la biblioteko-arĥivo. Ni ankaŭ aĉetos komputilon kaj la bezonatan programaron por katalogi la BAPN-n, kiu integriĝos estonte en la ĝerma monda katalogo de esperanto-bibliotekoj. Se ni atingus pli da mono, ni povus aĉeti materialon por plibonigi la konservadon de la arĥivo, t.e. ingoj, dosierujojn, rebindado de kelkaj malnovaj libroj, ktp.

Prestatgeries2


Pri la rekompencoj

Atentu asocioj kaj kluboj, vi ankaŭ povas kunlabori kun la BAPN: atingu tri
pakaĵoj da biero Zamenhof por festi kiun ajn daton aŭ okazigu folk-balon en Esperanto kun la grupo Kaj Tiel Plu!

Ĉi tie vi povas trovi la gustuman noticon de la bieroj de Cervezas Speranto!

Biero

Bv. kalkuli ke, en kelkaj okazoj, la sendokostojn ne inkluzivas la rekompencoj (bedaŭrinde estis tute neeble). En tiuj okazoj, ni sendus la rekompencojn kontraŭ la kosto de la sendokostoj kien ajn. Estas ankaŭ la ebleco, ke vi venas preni vian rekompencon en la sidejon de KEA en Sabadell (c. Papa Pius XI, 130) kaj tiel vi eĉ profitus la okazon viziti la estontan BAPN!

EtaPrinco

La sendokostoj estos inkluzivitaj en la rekompenco kiam ni sendos ĝin al Eŭropa Unio, krom la sendo de la bieroj Speranto nur inkluzivita kiam ni sendos ilin al Hispanio (krom Kanariaj insuloj).

proverbaro

Konsciu, ke la libro Petit refranyer català-esperanto. Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto de Pedro M. Martín Burutxaga estas novaĵo ĵus publikiĝinta. Estu vi unu el la unuaj posedantoj!

llibres

samarreta

Se vi elektis libron en la kataluna, vi povas elekti inter: Els esperantistes catalans (H. Alòs) aŭ Zamenhof: autor de l'esperanto (M. Boulton).

Se vi elektis libron en Esperanto, vi povas elekti inter:
- La Eta princo (A. de Saint-Exupéry)
- Tinĉjo en Tibeto (Hergé)
- La krabo kun oraj pinĉiloj (Hergé)
- Asteriks’ la Gaŭlo (Goscinny/Uderzo)
- Curs d'Esperanto (Zagreba metodo) kun Diccionari Essencial Esperanto-Català

Si vi elektis KD-n de Kaj Tiel Plu, vi povas elekti inter: Surplacen venu viPlaĉas al mi

KTP

Por la koncerto-balo de Kaj Tiel Plu, vi devas konscii ke la rekompenco ne inkluzivas la sonsistemajn elspezojn nek la vojaĝkostojn de la grupo, kaze, ke la evento okazos ekster Katalunio.

kajtielplu
Kaj Tiel Plu. Foto de Sjoerd Bosga

Ĉi tie vi povas vidi la diversajn modelojn de t-ĉemizoj de tutmonde.org.
Samarretes
Ĉi tie vi povas aŭskulti la bandon Kaj Tiel Plu.
Ĉi tie vi povas informiĝi pri la Muzeo de Esperanto de Subirats
Ĉi tie vi povas informiĝi pri la Biblioteko Ramon Molera de Moià.
Ĉi tie kaj Ĉi tie vi povas informiĝi pri la biero Zamenhof produktata de la arta bierkompanio Speranto.
Ĉi tie vi povas trovi informojn pri niaj perataj internaciaj revuoj danke al la Peradservo de Kataluna Esperanto-Asocio.
Ĉi tie vi povas scii pli pri Poŝamiko.
Ĉi tie vi povas informiĝi pri Altres Barcelones (aliaj barcelonoj) kaj pri la gvidataj vizitoj en Barcelono fare de la historiisto Dani Cortijo.


Honora mecenato

Se vi deziras fariĝi honora mecenato de la Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez, vi devas scii, ke ni kreis du specialajn rekompencojn por tiu okazo:

  1. Patroni salonon de la venontaj dek Katalunaj Kongresoj de Esperanto. En la katalunaj kongresoj oni nomigas la salonojn kie okazas prelegoj kaj ceteraj aranĝoj, vi povos nomigi unu el tiu salonoj.

  2. Ricevi faksimilon (limigita eldono) de manskribita letero de D-ro Zamenhof. Ĝi estas la plej valora dokumento de la BAPN pro ties malnovo kaj signifo: temas pri letero mane skribita de L.L. Zamenhof al la urbestro de Sabadell, per kiu li dankas la inaŭguron de la avenuo Zamenhof, la unua zamstrato de la mondo.


Antaŭvidita kalendaro

Se ni atingos la monon januare de 2015, februare ni aĉetos la bretarojn kaj ekprilaboros la renovigon de la ejo. Ni laboregos dum unu monato por inaŭguri la BAPN-n dum la 23a de aprilo de 2015, okaze de la librotago.

Paradeta9N

Kompreneble, la katalogigo estos pli malrapida afero. Ĝi komencos kiam la volontulaj arĥivistoj de la BAPN havos la bezonatan ilaron. Ni esperas, ke dum la dua trimonato de 2015 ni povos enretigi la unuajn provojn de la reta katalogo de la BAPN.


+ Informoj

Se vi deziras pliajn informojn pri la projekto kaj pri ni, bonvolu viziti nian retejon Esperanto.cat.
Kaj nian paĝon de Facebook

 

Share the project with your friends

Publish the project's widget
Select the widget that best fits your website. You only need to copy and paste.


Questions and answers(1)

  • La venontan fojon, bonvolu NE kampanji en Januaro: ekonomie, ne estas la plej taŭga monato por plimultaj poŝoj. Mi mem estus kontribuinta pli da mono, se kristnaskaj elspezoj kaj januaraj rabat-aĉetoj ne malebligus.

    made by ruben&seiji

    Ni pardonpetas, vi pravas. Dankon, tamen.

If you want to know more ask a question

BAPN: Ni konservu la memoron de Esperanto en Katalunio

BAPN: Preservem la memòria de l'esperantisme català

Raised 7,095€
of 6,000€
100% funded Conseguido!
La Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez (BAPN), en kiu kolektiĝas pli ol cent jaroj de esperanto-historio, bezonas kompletan renovigon. Ĝi bezonas novan bretaron kaj komputilon por katalogi ĝin, antaŭ ol misperdiĝos grava parto de la historio de Esperanto en Katalunio.
La Biblioteca-Arxiu Petro Nuez, que recull més de 100 anys d'història esperantista, necessita una remodelació a fons: calen prestatgeries noves i l'equipament informàtic necessari per catalogar-ne els fons, abans no es perdi una part fonamental de la història esperantista de Catalunya.
Created in: Mataro

Thanks! This crowdfunding campaign ended on January 19, 2015.

 
  • Contribute 10€
    27 PATRONS

    (A) Via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 20€
    11 PATRONS

    (B) Visita al Museu d'Esperanto de Subirats i/o a la Biblioteca R. Molera de Moià
    + copa de cava a la festa d'inauguració de la BAPN
    + inscripció com a mecenes en una placa a la BAPN

  • Contribute 25€
    21 PATRONS

    (C1) T-ĉemizo "esperanto.cat" aŭ de tutmonde.org
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 25€
    4 PATRONS

    (C2) Libro en la kataluna (vidu detalojn)
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 30€
    8 PATRONS

    (D1) Ekzemplero de la NOVA libro de KEA: Malgrada proverbaro kataluna-Esperanto (P. Martín Burutxaga)
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 30€
    10 PATRONS

    (D2) 1 llibre en esperanto (veure detall)
    + copa de cava a la festa d'inauguració de la BAPN
    + inscripció com a mecenes en una placa a la BAPN

  • Contribute 30€
    13 PATRONS

    (D3) 1 CD en esperanto de Kaj Tiel Plu (veure detall)
    + copa de cava a la festa d'inauguració de la BAPN
    + inscripció com a mecenes en una placa de la BAPN

  • Contribute 50€
    2 PATRONS

    (E1) Trimonata kurso de Esperanto (en Barcelono aŭ Sabadell)
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 50€
    THERE ARE 45 REWARDS LEFT (OF 50)

    (E2) sopar privat d'inauguració a Sabadell
    + copa de cava a la festa d'inauguració
    + Inscripció com a mecenes en una placa a la BAPN

  • Contribute 50€
    2 PATRONS

    (E3) Jarkotizo al KEA (por novaj membroj)
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 75€
    2 PATRONS

    (F1) Subscripció revista Beletra Almanako o Kontakto a través del servei de Perado de KEA
    + copa de cava a la festa d'inauguració
    + inscripció com a mecenes en una placa a la BAPN

  • Contribute 75€
    0 PATRONS

    (F2) Poŝamiko
    + trimonata kurso de Esperanto (Barcelono aŭ Sabadell)
    + NOVA libro de KEA: Malgrada proverbaro kataluna-Esperanto (P. Martín Burutxaga)
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 75€
    2 PATRONS

    (F3) 1 caixa de cerveses "Speranto"
    + Visita al Museu d'Esperanto de Subirats i/o a la Biblioteca R. Molera de Moià
    + copa de cava a la festa d'inauguració de la BAPN
    + inscripció com a mecenes en una placa a la BAPN

  • Contribute 100€
    THERE ARE 44 REWARDS LEFT (OF 50)

    (G1) = sopar d'inauguració a Sabadell
    + 1 llibre en esperanto/novetat/CD KTP
    + copa de cava a la festa d'inauguració de la BAPN
    + Inscripció com a mecenes en una placa a la BAPN

  • Contribute 100€
    3 PATRONS

    (G2) curs d'esperanto (BCN o Sabadell) (3 trimestres)
    + copa de cava a la festa d'inauguració de la BAPN
    + inscripció com a mecenes en una placa a la BAPN

  • Contribute 100€
    THERE ARE 2 REWARDS LEFT (OF 10)

    (G3) visita guiada personalitzada amb Altresbarcelones: Ruta Barcelona esperantista
    + copa de cava a la festa d'inauguració de la BAPN
    + inscripció com a mecenes en una placa a la BAPN

  • Contribute 150€
    THERE ARE 20 REWARDS LEFT (OF 20)

    (H1) Inaŭgura vespermanĝo en Sabadell (2 personoj)
    + NOVA libro de KEA: Malgrada proverbaro kataluna-Esperanto (P. Martín Burutxaga)
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 150€
    0 PATRONS

    (H2) Abono al la revuo Monato tra la Peradservo de KEA
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 150€
    0 PATRONS

    (H3) Naŭmonata kurso de Esperanto (Barcelono aŭ Sabadell) aŭ aliĝkotizo al la 2015a Kataluna Kongreso de Esperanto
    + jarkotizo de KEA (por novaj membroj)
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 200€
    THERE ARE 19 REWARDS LEFT (OF 20)

    J1 = A + B + 2 recompenses H
    J2 = A + B + H + 2 recompenses F
    J3 = A + B + 3 caixes de cerveses "Speranto"

  • Contribute 200€
    2 PATRONS

    (I2) SPECIALE POR GRUPOJ KAJ ASOCIOJ: 3 skatoloj da boteloj de biero “Speranto” (12 trionlitroj x 3)
    + nomo de la asocio en speciala honora ŝildo individua en la BAPN

  • Contribute 250€
    THERE ARE 20 REWARDS LEFT (OF 20)

    K = A + B + allotjament cap de setmana a BCN en Pasporta Servo (1 persona)

  • Contribute 500€
    THERE ARE 18 REWARDS LEFT (OF 20)

    (K) Semajnfina gastigado ĉe esperantisto en Barcelono por du personoj, aŭ tutsemajna gastigado por unu persono
    + vizito al la Muzeo de Esperanto de Subirats kaŭ al la Biblioteko R. Molera de Moià
    + pokalo da ŝaŭmvino dum la inaŭgura festo de la BAPN
    + via nomo kiel mecenato sur ŝildo en muro de la BAPN

  • Contribute 1,000€
    THERE ARE 10 REWARDS LEFT (OF 10)

    (L) SPECIALE POR GRUPOJ KAJ ASOCIOJ: Koncerto-balo de Kaj Tiel Plu (vidu kondiĉojn)
    + nomo de la asocio en speciala honora ŝildo individua en la BAPN

  • Contribute 1,000€
    THERE ARE 9 REWARDS LEFT (OF 10)

    N (mecenes d'honor) = A + B + sopar inauguració a Sabadell (x2) + facsímil d'una carta autògrafa de L.L. Zamenhof (veure explicació) + inscripció del nom en placa honorífica a la BAPN + certificat com a mecenes d'honor + invitació als Congressos catalans d'esperanto (10 anys) + dret a donar nom a 1 saló en aquests congressos + 1 NOVETAT editorial: "Petit refranyer català-esperanto" (P.M. Martín Burutxaga)

Thanks! This crowdfunding campaign ended on January 19, 2015.

 

Featured project by Vilaweb

Featured project by Ràdio Sabadell 94.6

Project's blog (5)

5 more updates, see all

About the author

Foto de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA)
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA)
L’Associació Catalana d’Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio (ACE/KEA) és l'associació nacional dels esperantistes dels Països Catalans. OBJECTIUS DE L'ASSOCIACIÓ a) Promoure en l'àmbit dels territo... read more
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) has 0 other projects in verkami You can find more information at http://www.esperanto.cat